• Mi partoprenis la instruistan seminarion en Poznan. Estis tre interesa renkonto kun la aliaj partoprenantoj.

    Poznan


    votre commentaire
  • Mi partoprenis la UKan kongreson en Islando. Dum semajno, mi renkontis diversajn personojn kiujn mi jam rete konis. Mi sekvis kelkajn prelegojn. Kaj mi turismis

     ĉar la edzo ne estas esperantisto kaj kompreneble, mi ne volis lasi lin sola !

    Jen kelkaj mirindaj lokoj kiujn ni vizitis.

    La blua laguno kie la akvo estis  40 gradojn varma :

    DSC06226.JPG

    La glaĉero Langjökull sur kiu ni grimpis per aparta veturilo :

    DSC06426.JPG

    Belegaj faloj Gullfoss :

    SDC11618.JPG

    La glacia laguno de Jokulsarlon :

    ISLANDO-1283.JPG

    Kelkaj vidaĵoj de Rejkjaviko :

    ISLANDO-0787.JPG

    DSC06206.JPG

    DSC06197.JPG.


    votre commentaire
  •  

    Ĉiujare la esperanta klubo de lionaj fervojistoj organizas kulturan tagon. Ĉi-tiun jaron, ni proponis tri aktivaĵojn. Ni estis 12 partoprenantoj.

    Unue ni vizitis la Muzeon de la Akvo en Liono. Estis la malnova uzino kiu havigis trinkeblan akvon por la loĝantoj de la urbo. Kiam ĝi funkciis, la akvo venis el la riverego Rodano, ĝi estis filtrata trapasante sablon kaj ŝtonetojn kaj estis konservita en grandaj subteraj basenoj kiuj similas al katedralo. Eau.jpg

    La akvo kiu estas en tiuj basenoj estas trinkebla sed tiu loko ne plu estas nun uzata. Poste la akvo estis pumpita per imponaj pumpiloj kies nur unu restas en la loko. Kaj ĝi estis sendita al la loĝejoj. La fabriko funkciis ĝis 1976. Alie nova fabriko tre granda kaj moderna antaŭigis ĝin.

    Post la tagmanĝo, ni metroe iris al la monteto Rufa Kruco por vidi la Grandan Ŝtonon, fama restaĵo de la glacia erao. Gros-caillou.JPG

    Kaj ni malsupreniris uzante la “traboule” ; tiu vorto devenas el la latina lingvo “tra” kaj “ambulare”. En tiu kvartalo de silkaj laboristoj, estis vojetoj tra la domegoj kaj kortojn por iri diskrete kaj ŝirmite de iu strato al alia. En kortoj oni povas admiri kelkajn belegajn ŝtuparojn. Cour-Voraces.JPG

    Tiu promenado kondukis nin proksime de silka ateliero kiun ni vizitis. La laboristoj klarigis al ni kiel ili laboras sur silko por fari koltukojn. La kolorigo de la silko estas manfarita per kadroj. La desegno estas sur truita tojlo kiu pasigas la koloron laŭ necese. Oni uzas 5, 6 kadrojn laŭ la nombroj de koloroj sur la modelo. En tiu ateliero, oni ankaŭ pentras ŝalojn en veluro. Estas tipa laboro en Liono. Tiu-ĉi rakontas la silkan vojon de Ĉinio ĝis Liono. Chale-soie.jpg

    Finfine, mi povas diri ke ni pasis tre agrablan tagon.


    votre commentaire
  • Fino de aŭgusto, ni ricevis Razenon en Liono.

    Ni vizitis kelkajn famajn monumentojn. 

    Antaŭ la baziliko de Fourviere :

    Razebokajbaziliko.jpg

    Antaŭx la pentrita muro de famaj Lionanoj : Razenokajlionanoj.jpg

    Kaj vespere, ni renkontiĝos kun aliaj esperantistoj el 4 naciecoj en KoToPo.



    votre commentaire
  • CERL kaj UAICL organisos kursojn en la loko de la fervojistoj por la lionanoj. Eblas legi informojn sur la reto :

    ffea-liono.over-blog.com


     


    votre commentaire
  • Jen estas retpoŝto de Hori Jasuo pri la situacio en Japanio.

    La 22an de marto 2011
    Hodiaŭ estis tre malvarme kaj pluvetis. Hejme mi povas vivi tre normale kaj libere, sed en rifuĝejoj en la damaĝitaj urboj kaj vilaĝoj, homoj vivas en tre malbonaj kondiĉoj. Multaj havas nenion por fari krom kuŝi en lernejoj, elteni malvarmon en kovriloj kaj atendi la distribuon de manĝaĵoj.
    Tamen la situacio iom post iom boniĝis. Hodiaŭ, unue mi raportas pri esperplenaj aferoj.
    1. La ŝoseo Toohoku, kiu ligas la regionon Toohoku kun Tokio, ekfunkciis por kamionoj. Pro tio transporto de la varoj al rifuĝejoj pli faciliĝas.
    2. La rapidtrajnlinio “Ŝinkansen” inter Tokio kaj Aomori parte ekfunkciis. Pro tio oni povas transporti benzinon kaj aliajn varojn al la damaĝitaj gubernioj.
    3. En la okcidenta parto de Japanio oni komencis plimultigi la produkton de vindaĵoj, pano, nudelo, baterioj, kandeloj, funkciigante la fabrikojn tagnokte.
    4. En iuj rifuĝejoj helpantoj preparis bankuvojn. Ekde la tertremo rifuĝintoj neniam banis sin, do ili estis tre ĝojaj. Al japanoj baniĝo en varma akvo donas grandan ĝojon kaj kontenton. Ili havis pli da kuraĝo por morgaŭ.
    5. Infanejo en la urbo Oohunato refunkciis kaj infanoj ĝoje vizitis ĝin. En iu rifuĝejo oni disponigis al infanoj ĉambron, por ke ili povu ludi libere. Tiu katastrofo donis grandajn ŝokon kaj vundon ankaŭ al la koro de infanoj, do estas grave konsoli ilin.
    6. La poŝtoficejo en la urbo Iŝinomaki refunkciis. Multaj rifuĝintoj venis, tamen ve! por maldeponi monon el sia konto. Ili povas maldeponi maksimume 200000 enojn (2000 eŭrojn), eĉ se ili perdis kajeron.
    7. En iu urbo en la gubernio Ĉiba, kelkaj homoj, kiuj havas sian propran puton hejme, disponigis ĝin al la publiko. Ankoraŭ en multaj urboj akvo-servo ne funkcias, do multaj dankas ilin pro ilia bonkoro. Unu el la puto-posedantoj diris: “Tio estas tute ne laŭdinda faro. En la krizo oni devas helpi unuj la aliajn”. Ni havas esprimon “otagai-sama”, kiu signifas, ke malfeliĉo iam ajn vizitos iujn ajn, do en tiu okazo ni devas helpi reciproke.
    8. En kelkaj lernejoj oni okazigis kursfinan ceremonion. Tio estas kaj ĝojiga kaj malĝojiga, ĉar troviĝis malaperintaj lernantoj. En iu lernejo patro de la malaperinta filo anstataŭe ricevis diplomon kun larmoj.
    Jen estas kaj bonaj kaj malbonaj novaĵoj.
    1. Hieraŭ nokte kaj hodiaŭ frumatene aperis blanka fumo el la 2a nuklea centralo kaj griza fumo el la 3a. Tiuj fumadoj ĉesis hodiaŭ. Oni sukcesis enkonduki elektron al ĉiuj centraloj, sed antaŭ ol funkciigi elektron, oni devas kontroli la aparatojn. Por enpumpi akvon en la centralojn, oni uzos specialajn kamionojn desegnitajn por enverŝi betonon en altajn konstruataĵojn. Per tiu maniero oni povos konduki 3-oble pli multe da akvo en la centralojn.

    Jen estas malbonaj novaĵoj.
    1. Terkulturistoj en tri gubernioj, kiuj kultivas spinacon, devas forĵeti radioaktivece malpurigitajn produktaĵojn. Ili ĉagreniĝas, dirante, ke estas dolorige al ili forĵeti spinacon, kiun ili kultivis kun amo.
    2. En la marakvo oni detektis tre densan radioaktivecon. Apud la centraloj oni detektis 126-oble pli densan jodon 131 ol la normo, 8 kilometrojn fore 80-oble kaj 16 kilometrojn fore 16-oble. Fiŝkaptistoj en la najbaraj gubernioj estas ŝokitaj pro tiu novaĵo. Mi rememoras la usonan eksperimenton de hidrogenbombo la 1an de marto 1954 en la atolo Bikini en la Pcifika Oceano. Tiutempe pli ol mil japanaj fiŝkaptaj ŝipoj estis kovritaj per
    nuklea cindro. Montoj da tinusoj estis enterigitaj kaj japanoj ĉesis manĝi fiŝojn. La simila afero, kvankam malgrandskale, okazos.

    En Novzelando la 27an de januaro okazis granda tertremo kaj 28 japanoj mortis. Laŭ la hodiaŭa novaĵo, oni konstatis la morton de 22 homoj, sed 6 ankoraŭ estas malaperintaj. Japanoj suferas pro tertremoj ne nur enlande sed ankaŭ eksterlande.Post ĉi-foja katastrofo iu sendis jenan mesaĝon al mi: “La naturo tiom malmulte de sia riĉeco donis al japanoj. Naturo nur donis al vi ĉiujn minacojn: tertremoj, cunamoj, tajfunoj kaj eksplodoj de vulkanoj. Nur tiun ĉi momenton vi ne suferas pro tajfunoj”.
    Vere li estas prava. Japanio estas malriĉa lando kun multaj naturaj suferoj kaj malmultaj riĉfontoj. Pro tio japanoj devis labori diligentege.
    Tamen ni komencis forgesi tion kaj vivis tro lukse, konsumante riĉaĵojn el la mondo. Nun estas tempo por ni krei novan vivmanieron, novan filozofion.
    Homoj povas vivi, kiam ili havas esperon. Do ni vivu, esperante, ke morgaŭ estos pli bone, ol hodiaŭ.>
    > HORI Jasuo (s-ro)
    > 10-27 Simosinden Maebasi Gunma 371-0822 Japanio


    votre commentaire
  • Je la fino de A ŭgusto, mi partoprenis al staĝo en Sète, urbeto de la suda Francio. Ni  laboris en diversaj kursoj. Estis 3 niveloj de lernantoj : la komencantoj, la progresantoj kaj la partoprenantoj de perfektiga kurso. Ĉiuj vespere renkontiĝis por babili, gustumi la specialaĵojn, partopreni al komunaj okupiĝoj. En nia grupo, matene ni laboris pri la lingvo kaj posttagmeze, ni paroladis sub la pinoj. Kelkaj eksteraj homoj venis viziti nin. Ekzemple, Mamie Jo Boc estis tre parolema kaj ŝi tre bone recitis la fablon far La Fontaine : " la cikado kaj la formiko ". Mi faris filmeton pri tio.

     


    votre commentaire
  •  
    Ĉiuj homoj konas la piramidojn de Keopso, Kefreno kaj Mikerinoso (4a dinastio). Stari apud ili estas tre impresa. undefinedundefinedundefinedNi ankaŭ vizitis la solaran ŝipeton kie loĝis la animo de la mortita reĝo por ĝia longa vojaĝo ĝis la deo. Tiu ligna ŝipo mezuras 43 metrojn. Kaj iliaj tabuloj ne tenas per najloj sed ŝnuroj. undefined undefined
     

    4 commentaires
  • Oni informas min pri la forpaso de Claude Piron 76 jaraĝa pro kor-problemo.

    Mi malkovris lin kiam mi studis "Gerda malaperis" sur la reto. Poste mi legis "Tien". Kaj mi kopiis sur mia blogo lian tekston : "la konfesoj de frenezulo" 1, 2, 3,  en la franca.

    Li restos en niaj kapoj la plej perfektan homon por esperanta ago.

     


    2 commentaires
  • Ni estas en Saharo, en suda parto de Tunizio  : estas sabla dezerto.
    Jen unue
    ĉarma loĝanto !
    undefined

    Ĉi tie estas vilaĝoj ĉe monteto

    undefinedundefinedkaj ĉi tie sur monteto.
    undefinedTamazirta tendo
    undefinedPromenado sur dromedaro kiu estas kamelo kun sola ĝibo.
    undefinedDunoj
    undefined

    Oni povas ankoraŭ vidi salan dezerton. Male vi kredas, ne estas monto for : estas miraĝo !

    undefinedundefinedOlivarboj kreskas apud dezerto sed ili bezonas akvon kiun oni metas nur ĉe piedo.
    undefinedOpuntioj ĉirkaŭas la kampojn : tio senkuraĝigas vin eniri.
    undefined

    2 commentaires



    Suivre le flux RSS des articles
    Suivre le flux RSS des commentaires